Sed tiu revolucio ne estis subita kaj ne-atendita hazarda okazaĵo. Dum kelkaj jarcentoj
maturiĝis la kondiĉoj kiuj generis la rompiĝo de 1789. La krizo de la feŭdisma sistemo
estis profunda kaj longdaŭra, kaj ne nur en Francio. Egaj konvulsioj skuigis la socian
kaj politikan sistemon en Britio, Hispanio, Francio, Germanio... dum la lastaj jarcentoj
de Mezepoko kaj dum la tuta Moderna Erao. La ribeloj de la kamparanoj fariĝis pli kaj
pli oftaj ekde la 14-a jarcento. Ĉi tio estis signo de la kreskanta konsciiĝo de la
kamparanaj amasoj pri la senracio kaj sentaŭgeco de la socia sistemo kiu troe
subpremigadis ilin. Sed apud la kamparanoj aperis tiam alia nova socia aganto kiu
denaske fariĝis kontraŭstaranto de la feudismaj privilegioj de la aristokrataro. Temas pri
la urbanoj, la logantoj de la urboj. La vorto “burĝa” aŭ “burĝulo” en la latindevenaj
lingvoj etimologie signifis “urbo-loĝanto”. La urboj kreitaj dum Mezepoko estis
loĝantar-amasiĝoj konstituitaj de homoj kiuj iam forlasis -ili aŭ iliaj antaŭuloj- la
kamparan medion ne rezignante antaŭ la fendismaj ŝarĝoj kiuj pezis sur la kampara
loĝantaro. En tiuj lokoj floris la artoj, la komerco kaj kelkaj industrioj, kaj poste la
universitatoj. Tiuj urboj elektis la reĝojn kiel altaj protektantoj kontraŭ la troaj postuloj
kaj la feŭdisma povo de la nobel-sinjoroj kiuj subtenis ilian pozicion ekde iliaj armitaj
kaj fortikigitaj kasteloj meze de la hampara zono kiun ĉiu e1 ili kontrolis.
Tiu fenomeno eble ne estis perceptebla al la okuloj de la tiutempaj vivantoj, sed en tiuj
urboj kiel Londono, Parizo, Toledo, Barcelono, Lisbono, Roterdamo, Florencio kaj
multaj aliaj, enestis la ĝermo de la estonta (nuna) mondo. La financa sistemo kaj la
unuaj bankoj kreiĝis en tiu medio, samkiel la unuaj industrioj kaj komercaj firmaoj. En
la politika tereno, aperis tiam la unuaj respublikoj kaj parlamentaj reĝimoj de la
Moderna Erao -kazo de Italio kie floris la respublikoj de Venezio, Florencio kaj aliaj-
kaj en aliaj lokoj la reciproka inter-apogo inter la burĝaro (urbanaro) kaj la reĝoj metis
la bazon de la absolutaj monarkioj. Sed ĉefe, en tiu etoso estis forĝitaj la novaj homtipoj
kies destino estis radikale transformigi la aspekton kaj la esencon de la mondo: la
intelektuloj, maristoj, artistoj, sciencistoj, esploristoj, komercistoj. Ĉiuj ĉi homaj
kolektivoj estis la ĉefrolantoj de la gravaj eltrovoj kiuj signis la komencon de la nova
erao: malkovro, esploro kaj konkero de novaj kontinentoj, perfektigo de la tip-konstrua
arto kaj la arkitekturo, inventado de la artilerio kaj la pres-arto, disvastigo de la monda
komerco, kaj ankaŭ evoluo de la ideoj: Humanismo, Protestantisma Reformacio, kaj
poste la Klerismo kaj la Enciklopedio.
Ĉiuj ĉi inventaĵoj kaj ideologiaj elementoj samtempe estis rezulto de okazintaj sociaj
ŝanĝoj kaj generanta kaŭzo de novaj sociaj honvulsioj, kiuj stavice, agante en senhalta
dinamik-procezo, evoluigis la homan pensmanierom Eble la plej grava el tiuj sociaj
konvulsioj de la Moderna Erao, antaŭ la Franca Revolucio, estis la okazintaĵoj en
Anglujo la jarojn 1644-1649. Pli ol unu jarcento antaŭ la Franca Revolucio, en Anglio
okazis kvazaŭ ĝenerala provo de la eventoj de Parizo. 1789-1893 La burĝaro, kun la
helpo de la kamparanaro kaj aliaj popolaj tavoloj metis finon al la regad-povo de la
nobelaro, asignis la polititan povon al Parlamento, faligis la absolutan povon de la
monarĥoj, kaj detronigis kaj fine ekzekutis la reĝon…
En tiu ĉi punkto ni devas priatenti la politikan enhavon de ambaŭ revolucioj, la angla
kaj la franca, al kiuj ni povas aldoni aliajn historiajn eventojn kiel la milito de la